www.vggallery.com

Benvenuto



onvenon en la Galerio de Vincent van Gogh. De preskaŭ 17 jaroj mi laboras kun mia plena forto por certigi ke tiu ĉi paĝaro restu la plej aktuala kaj kompleta reta fontomaterialo pri Van Gogh. La dekstra tabelo listigas la enhavon de la retpaĝaro. Mi estas fiera deklari, ke mi havas la privilegion prezenti 100 procente la verkojn kaj leterojn de Van Gogh – kompletan retan katalogon de liaj kreaĵoj. Esplorante tiun ĉi paĝaron vi vidos milojn da horoj da laboro. Kaj tio estas nur la komenco...

En la sekvaj monatoj mi aldonos pliajn kritikojn, analizojn, historiajn komentojn, kaj ankaŭ ampleksan reton de krucrilataj hiperligoj. Ĉio ĉi ebligos al la vizitantoj facile esplori la riĉan interplektaĵon de la vivo kaj arto de Van Gogh. Ju pli mi laboras en la Galerio de Vincent Van Gogh, des pli mi konscias, ke restas multe por fari. Ĉiukaze mi sincere esperas, ke vi ĝuos la viziton transformante ĝin je informa kaj instruiga vojaĝo pri unu el la plej brilaj pentristoj, kiun la mondo iam ajn konis.

Enhavo de la paĝaro

Verkoj # rete % de la tuto
Pentraĵoj 864 100%
Desegnaĵoj 1,037 100%
Akvareloj 150 100%
Grafikaj verkoj 10 100%
Skizoj en leteroj 133 100%
Sumo de verkoj 2,194 100%
Leteroj 874 100%
Sumo de la bildoj 4,023 ---
Sumo de la paĝoj 4,241 ---

Ĉefaj paĝoj disponeblaj ankaŭ en:

angla, nederlanda, hispana, germana . . . . . .

. . . . kaj en aliaj 15 lingvoj.

(Tradukis: Katalin Kováts: katalin@ikso.net)

Tiu ĉi paĝo disponeblas ankaŭ en Esperanto.


La Galerio Search the Van Gogh Gallery

Kompleta verkaro:

Pluaj esploroj . . . .

 Bonvolu subteni tiun ĉi paĝaron 


Kategorioj

Pentraĵoj (kronologie): Pentraĵoj (laŭteme):

Fontoj

Biografio   |  Kronologio   |  Fotogalerio  |  Oftaj demandoj
Reta forumo  |   Kontribuaĵoj de la vizitantoj  |   La debato pri falsigado
Referencoj (Libroj, Filmoj kaj KD-ROM-oj)  |  Arkivo  |  Ligoj

Van Gogh Ekspozicioj: 2000-2005  |  Aŭkcioj
Van Gogh kultureventoj

En la novaĵoj  |  Dankon al   |  Pri la aŭtoro


Por kontaktoj::

David Brooks
Toronto, Canada

brooks@vggallery.com

(Notu: Ne sendu retmesaĝajn alkroĉaĵojn, bonvolu.)

© 1996-2019 David Brooks. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.

(Tradukis: Katalin Kováts: katalin@ikso.net)


Lia cerbo estis okupata longtempe de la problemoj de la nuntempa socio kaj li estas ĉiam batalanta kun sia bonkoreco kaj sia ne elĉerpebla energio. Liaj fortostreĉoj ne estis vanaj, sed li verŝajne ne vivos sufiĉe longe por vidi ties fruktojn, ĉar kiam oni komprenos kion li diras per siaj pentraĵoj, estos jam tro malfrue. Li estas unu el la plej progresemaj pentristoj kaj estas malfacile kompreni lin, ankaŭ por mi, kiu konas lin intime. Liaj ideoj okupas tiom vastan spacon, ekzamenante kio estas la homo kaj kiel li devus rigardi la mondon, ke oni devus unue liberiĝi de ĉio ligita al konvencioj por povi kompreni tion, kion li estis provanta diri, sed mi estas certa ke en la estonteco li estos komprenita. Sed estas tre malfacile diri kiam.

Theo van Gogh al Jo
Parizo
9-10 februaro 1889


Kiom riĉa estas la arto; se oni povus nur tion memori kion oni vidis, oni neniam estus sen nutraĵoj por sia pensado aŭ vere forlasita, neniam sola.

Vincent van Gogh al Theo
Laeken
15 novembro 1878


Find hundreds of Van Gogh prints at: Art.com